Kitakujo 

Teknikaj problemoj de la Kitaka gramatiko

Mi devis pro teknikaj kialoj (Arial ne enhavas IPE-ekstendojn) kelkfoje uzi la skribon "Lucida Sans Unicode" , kiu enhavas la deziratajn signojn. Sed tio kaŭzas ĉe la iom malaktuala doc-versio, ke la koncerna teksto iom strange estas aranĝita. La uzon de la skribo "Arial Unicode MS" mi en la doc-versio testis konstatante, ke ĝi pro nekonata kialo kaŭzas tute fuŝan aspekton de ĉiuj Esperantaj, Kitakaj kaj aliaj diakritaj literoj, per tio ke la distanco al la sekva litero estas tro granda kvazaŭ interstarus spaco.

Kaj jene du ekzemploj de la supre menciita fuŝaĵo (kiel grafiko):

fuŝaĵo 1 fuŝaĵo 2

Pro teknikaj kialoj ankoraŭ ne funkcias la alklakejoj en unu el la .pdf-versioj, en kiu funkcias la serĉado. La alia .pdf-versio havas funkciantajn alklakejojn, sed la serĉeblo ne funkcias tie. La .htm- kaj .doc-versioj ne estas koncernataj.

Krome legosignoj nur ekzistas en unu versio farita per nova programo, kiu pro nekonataj kialoj malebligas la serĉadon en la pdf-dosiero.

Pro nekonata kialo la ligaĵo de mia foto al la ĉapitro pri mi antaŭpaĝe ne funkcias en la pdf-versio, sed eblas la ĉenoma ligaĵo tie. La .doc- kaj .htm-versioj ne estas koncernataj.

- Bilnjobíru Ikodóstu