Kitakujo 

><

Deveno de la vortoj / Otgámeni sónorini

c) Transformo de hetita verbo-sufikso al Kitaka

La bazo estas la sufikso-variaĵo "-wan", kiu estis uzita kune kun verbo-formoj kiujn oni povus apudmeti al unu el la jenaj tri verboj

  1. ta- "preni" 'nehmen'
  2. tai-/te-/ta-/tiya- "meti" 'setzen, stellen, legen'
  3. tiya- "aliri, ?" 'hintreten, sich stellen'

La funkcio estis esprimi specifan variaĵon de futuro.

Laŭ ĉi tiu libro parencas la sufikso kun -wën en la avesta, ekz. rôiθwën 'sich zu vermengen', kun -men en la greka, ekz. dómen 'zu geben' kaj kun -van en la sanskrita, ekz. adh-van 'auf dem Wege'. [p. 133]

En la libro "Hethitisches Elementarbuch", paĝo 143 nur menciatas la dua kaj tria helpverboj.

Alia vorto kun tiu sufikso estas wassuwan, kiu estas la bazo por la Kitaka formo, ĉar jam transpreniĝis ties radiko was- en la infinitivo na-wása "vesti".

Taŭgaj helpverboj en la Kitaka estus:

  1. na-déta "meti" (ĝi verŝajne parencas kun la numero 2 supre)
  2. na-ésa "esti" (ĝi jam estas helpverbe uzata, precipe en la okcidentaj dialektoj)

Al la sekva ĉapitro
© René Philipp - Bilnjobíru Àdvodóstu, 5.10.2009

Nach oben
valides XHTML valides CSS phase5-logo tidy