Kitakujo 

La akcento de la Kitaka / Tla twáŋu kitákani kélini

1. Ĝeneralaj reguloj / sómari fépiri

a) Ĉefa akcento / pao-twáŋu

- neinterjekcioj / nem-kâla-sónori

La ĉefe akcentata silabo povas havi du diversajn tonemojn. Ĉe ĉiuj vortoj, kiuj ne funkcias kiel interjekcioj la radiko estas akcentata.

RIM: Ĉi tie la lasta silabo ne apartenas al la radiko, ĉar ĝi estas la vortspeca finaĵo, eĉ se ĝi transpreniĝis el la devena lingvo.

Almeto de afikso(j) nur kaŭzu kroman akcenton, se eblas laŭ distanca reguleto. Ŝoviĝo de la akcento kaŭze de afikso(j) ne okazu. Tio estas grava diferenco inter la Kitaka kaj Esperanto!

míco káto
míc-imo katéto
na-káwpa éti
káwp-ajko aĉetéjo
ru-káwpo aĉetánto
ajóna etérna
ajóneśo eternéco
ajónulo eternúlo
- interjekcioj / kâla-sónori

Interjekcioj akcentas sur la lasta silabo, se ili havas pli ol unu. Se interjekcio per afikso transformiĝas al alia vortospeco tuj validas la supraj reguloj. Ekz.: akû "jen" > akûa "jena"

b) Kroma akcento / ísrea twáŋu

La kromaj povas havi nur la unuan tonemon. En unu sama vort(er)o la kroma ĉiam staras distance al la ĉefa, t.e. inter ili estas unu silabo sen akcento. En kunmetaĵoj ĉiu parto akcentas per si mem, sed la akcento sur la lasta ero estu iom pli intensa.

Ĝi ĉiam estas markata, se necesas, per la jena supersigno "`". Kaj ĝi ĉiam funkcias laŭ la unua tonemo.

Ekz.

ìsre-twáŋu kromakcento
pìremáko antaŭmanĝo
adándotlèna senspirita

Al la sekva ĉapitro
08.09.2017