Kitakujo 

Deveno de la futura afikso resp. partikulo en la Kitaka lingvo

La etimo de ĉi tiuj aĵoj estas iom komplika, sed klarigeblas.

Ĝi ekzistas en kvar variaĵoj, nome -s fine, -sj- intere, sje- kaj séu. La variaĵo sje- estas la norma formo.

La variaĵo -s fine

Ĝi nur ekzistas en malgranda dialektozono kiel resto de la tria konjugacio. Ekz.: Lo tekátimas máson. "Ili tranĉos viandon."

Futuraj sufiksoj

Lingvoj Ekzemploj Sencoj
Greka δειξω [deíxô] (<deikso) mi vidos
λειψω [leípsô] mi liberigos
Mn.Latina dixo (<dikso) mi diros
faxo (<fakso) mi faros
capso mi prenos
Oska fust li/ŝi/ĝi estos

Deziderativo

Aliaj formoj esprimas tiel nomatan dezirativon.

La variaĵo -sj- intere

Ekz.: tesjístua "sidos"

Ĉe kelkaj verboj enŝoviĝas liga i por faciligi la prononcon, ekz.: sji "eliĝos".

Ĝia etimo samas al variaĵo sje-.

Ĉi tiu variaĵo estis la normo en Malnova Kitaka, precipe en la unua konjugacio.

La variaĵo sje-

Ekz.: Mu sjemáka káwkun. "Mi manĝos kukon."

Ĝi estiĝis el Hindeŭropa variaĵo de la supra afikso, kiu ekzistas en la Litova (ekz.: būsiu 'I shall be' "mi estos" kaj ekzistis en la Malnova Hinda (ekz.: bū-sya-nt- 'he who will be' "tiu kiu estos; estonta" kaj Malnova Kirka Slava: бышѧщєіє (< *bū-sjo-nt-) 'future, coming' "estonta"

La vokalo e venis el la neparenca partikulo sẽ de la Vjetnama lingvo. Samtempe la morfemo transprenis ties pozicion antaŭ la verbo, sed afiksiĝis.

La variaĵo séu

Ĝi restis en malgranda dialektozono kiel resto de la dua konjugacio. Ekz.: Ému séu temáka kéksun. "Li manĝos kekson."

La formo estiĝis jene:

Lingvoj Vortoj Sencoj Sinn
Malnova Ujgura säv- ami 'to like'
Turka,
Azera
sev-mek ami, ŝati lieben, mögen
Uzbeka säw-moq ami lieben
Kvara säw- demandi 'to ask, to demand'

El la Tjurkaj formoj estiĝis samtempe la verbo na-séva "ami".

Distribuo

La distribuo ankaŭ estas klarigata en la ĉapitro pri la evoluo de la konjugacio.

Parencoj

Ili parencas kun jenaj vortoj:

Lingvoj Vortoj Sencoj Sinn
Malnova Hinda suváti,
sávati
li/ŝi urĝas 'urges, encourages'
Malnova Greka εαω [eáô] mi permesas 'I permit, I leave'
Malnova Alt-
Germana
Moderna Germana
vir-sūmen
> versäumen
preterlasi 'to miss'
Malnova Hebrea šw' peti pri helpo 'to ask for help'
Bilina šīw- demandi 'to ask, to demand'
Kemanta šiw-
Dembea šäw-
Kamira caw-
Georga šv- lasi 'to let, to leave'
Megrela šk(w)-
Svana šgwan- 'to let go, to dispatch'
Kazaĥa süj- ami 'to like'
Manĉua šuburme mi demandas 'I ask'

El Afrikaziaj formoj estiĝis samtempe la verbo na-śéva "demandi".

La senco de séu estis influita de la supraj Hindeŭropaj formoj kaj la pozicio antaŭ la verbo estis influita de la neparenca vjetnama partikulo sẽ, kies funkcio similas.

Sed la ebleco afiksigi normalan vorton jam tre frue aperis laŭ la sekve menciota libro. En multaj lingvoj el la radiko *šew'ʌ estiĝis gramatikaj afiksoj.

Lingvoj Afiksoj Funkcioj Ekzemploj Sencoj Sinn
Meza Mongola -su, -sü voluntativo kele-sü mi volas diri 'I will say'
Malnova Ujgura -sun, -sün optativo de
3a persono
Nova Ujgura -sun
Azerbajĝana -sun, -sün,
-sın, -sin
Manĉua -su imperativo bi-su 'let it be!'
o-so 'let it be, be!'
Nanaja -su bi-su 'be!'
o-su 'come to be!, become!'
Korea -se < -săi optativo-
desiderativo
mek-se 'I want you to eat;
I want to eat;
he may eat'
Akada šʌ kaŭzativo
Ugarita š
Minaeana s
Aramea sʌ, hʌ
Malnova Hebrea hʌ-
Araba 'ʌ-
Egipta ś

Laŭ la libro "Nostratic, Dene-Caucasian, Austric and Amerind", paĝoj 293-295, la ĉi tie menciitaj formoj parencas laŭ la Nostrata hipotezo.

08.11.2016