Substantivo

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Trajtoj

Ĝia plej grava trajto estas la deklinacieblo, kiu okazas per sufiksoj laŭ sekva-ĉapitra sistemo. Ekzistas tri tipoj de deklinaciaj sufiksoj: unu por la numero, kaj unu por la kazo. Tria tipo de sufikso fakte estas konjugacia, ĉar ĝi esprimas tempon.

Krome substantivo povas havi unu el la jenaj finaĵoj:

finaĵo genro modeloj
-i ingenra Sans.: -ī/-nī, Rom.: -i/-ni; Malt.: -i (#1); Kvn.: -i (#2)
-o neŭtra Sl.: -o #3
-u virgenra Div.: -u (#4); Malt.: -u (#5); Kvn.: -u (#6), Klk.: -u (#7)
  • #1: vuci "voĉo"
  • #2: En quendi 'Elbenfrau', aini 'Heilige', heri 'Herrin, Frau', tári 'Königin'
  • #3: Rus.: вино [vino], Pl./Sor.: wino, Ĉeĥ./Slvk.: vino
  • #4: Gt.: sunus, Lit.: sūnùs, Sans.: sūnus, Mn.Angl./Frs./Pld./A.Ger.: sunu "filo"; Ĝerm.: magu 'Sohn'
  • #5: seklu "jarcento"
  • #6: En quendu 'Elbenmann', ainu 'Heiliger', heru 'Herr, Meister', hanu 'Männchen, Mann'
  • #7: manu "viro", abu "mi", ebu "ci", ibu "li", su "si" Lingvo inventita de Markus Heupel

Nur malmultaj ne havas tian vokalan finaĵon. Sed la vortfarado povas kaŭzi, ke eĉ ili alprenas almenaŭ mal-neŭtran finaĵon por esprimi genron. Ekz.: kaw "bovo" > káwi "bovino".

Dum la aplikado de la vortfara sistemo povas okazi ŝanĝiĝo de la genro.

La genrodistingo ŝanĝiĝis dum la evoluo de la Kitaka lingvo.

Distingoj / únsuri

Bestoj kaj homoj / êlukori va gúmori

Se temas en la radiko pri vivaĵo distinganta seksojn (ekz. ĉevalo, hundo k.a.), la baza formo finiĝas je -o (Ĝi nur mencias la specon), la formo je -i estas ina kaj la formo je -u estas vira laŭ la sekso de la koncerna estaĵo (besto aŭ homo). La formo por ido estas farata per la sufikso -ok-, ekz.: ádvo "ĉevalo" > ádvoko "ĉevalido". Se necesas, ankaŭ ĉi tie eblas distingi laŭ la sekso, kiel antaŭe menciita.

Plantoj / zóltukori

Se temas pri plantoj, eblas distingi inter planto kaj ties frukto. Tio okazas laŭ kvar manieroj.

  1. La vorto pri planto finiĝas je -i aŭ -u, kaj la koncerna frukto finiĝas je -o, ekz.:
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
kílni kverko kílno glano Arm.: kalin (gen.) kalnoy; kalni;

Lit.: gylė, gìlė, Mn.Pr.: gile

indímu citron-arbo indímo citrono Knjr.: indimu
icúŋi oranĝ-arbo icúŋo oranĝo Knjr.: icunga
  1. La vorto pri la frukto finiĝas je unu el la eblaj finaĵoj. Tiam la vorto pri la planto estas formata per la sufikso -ilć- (el Snĉ.: -íɬč). La frukto ne kreskas sur arbo, sed sur arbusto aŭ io tia.
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
málseŋi mirtelo málseŋ-ilći mirtelujo Snĉ.: mal´sëŋ / mal´sëŋíɬč
kémkwi groso kémkw-ilći grosujo Snĉ.: qemk´w / qemk´wíɬč
tílkwo frago tílkw-ilćo fragujo Snĉ.: t´il´ëqw / t´il´ëqwíɬč
rétki rafano rétk-ilći rafano (planto) Cig.: retka (Pl.) retki
pápu fazeolo páp-ilću fazeolujo Fin.: papu
brámlu rubuso bráml-ilću rubusujo Skot.: brammle [braml]
malíni frambo malín-ilći frambujo Rus.: малина [malina]
pómsi tomato póms-ilći tomatujo inv.
  1. La vorto pri la frukto finiĝas je -o. La planto formiĝas per -púmu "arbo" aŭ simila kunmeto.
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
áplo pomo àplo-púmu pom-arbo Pld.: Appel
  1. La bazo estas frukto, kiu kreskas sur arbo. La planto formiĝas per -aswu (el: Aĉum.: aswʔu 'tree')
Baza formo Senco Devena formo Senco Etimo
áplo pomo ápl-aswu pom-arbo Pld.: Appel
bátili pruno bátil-àswu prun-arbo Aĉum.: batdi; batdilóo

Apudmeteblaj vortoj / nàbi-détatvari sónori

Personaj iloj