Ĉefpaĝo

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi

[redakti

Bonvenon!

Bonvenon sur la Kitakujo - paĝaro, sur kiu temas pri la Kitaka lingvo, ĝiaj gramatiko, vortoj kaj etimo. Krome ĉi tie temas pri la parencaj lingvoj.

La vikio enhavas nun 34 artikolojn.

[redakti

Kio estas la Kitaka lingvo?

La Kitaka lingvo estas lingvo inventita de Tlustulimu. Ĝi estas la plej grava el la Kitakidaj lingvoj. Aliaj parencoj estas: Dzitaka, Tivada, Joĵika, Tivuka, Dengutia, Ĝiga kaj Njaka lingvoj.

[redakti

Fantazia lando

Tlustulimu "inventis" insularan landon, kie la homoj parolas la Kitakan lingvon kaj ĝiajn parencojn. Sed sur la insularo ankaŭ ekzistas tri aliaj lingvofamiloj, nome la Kropua, Gratikaj lingvoj kaj Dorugidaj lingvoj. La Kropua estas parolata en la sudokcidentaj regionoj de la insularo. La Gratikaj lingvoj, nome Gratuka kaj Grateva lingvoj, estas parolataj en la sudorientaj regionoj. Kaj el la Dorugidaj lingvoj nur restis la Doruga lingvo, kiu najbaras al la Joĵika, Tivuka, kelkaj Kitakaj dialektoj kaj Grateva lingvo.

[redakti

Nevikia paĝaro

Krom la ĉitiea vikio ankaŭ ekzistas nevikia paĝaro pri la Kitakidaj lingvoj. Ĝi troviĝas sub la adreso:

[redakti

Subteno

Se vi havas ideojn pri la aranĝado de ĉi tiu vikio, bonvolu meti tiujn en la Idearon. Ĉu vi konas pliajn paĝarojn, kiuj okupiĝas pri inventitaj lingvoj. Se jes, vi povos post alsaluto meti ilin en la komencan ĉapitron.

[redakti

Redaktado

Informoj, kiuj povus helpi al vi, troviĝas sub Helpo. Ŝablonoj plifaciligas la redaktadon.

[redakti

Similaj projektoj

Aliaj vikioj pri inventitaj lingvoj (Angle conlangs) troviĝas jene:


[redakti

Rilataj projektoj

La paĝaro por bildoj estas la Kitakuja komunejo:

Personaj iloj