Substantivo

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Trajtoj

Ĝia plej grava trajto estas la deklinacieblo, kiu okazas per sufiksoj laŭ sekva-ĉapitra sistemo. Ekzistas tri tipoj de deklinaciaj sufiksoj: unu por la numero, kaj unu por la kazo. Tria tipo de sufikso fakte estas konjugacia, ĉar ĝi esprimas tempon.

Krome substantivo povas havi unu el la jenaj finaĵoj:

finaĵo genro modeloj
-i ingenra Sans.: -ī/-nī, Rom.: -i/-ni; Malt.: -i (#1); Kvn.: -i (#2)
-o neŭtra Sl.: -o #3
-u virgenra Div.: -u (#4); Malt.: -u (#5); Kvn.: -u (#6), Klk.: -u (#7)
  • #1: vuci "voĉo"
  • #2: En quendi 'Elbenfrau', aini 'Heilige', heri 'Herrin, Frau', tári 'Königin'
  • #3: Rus.: вино [vino], Pl./Sor.: wino, Ĉeĥ./Slvk.: vino
  • #4: Gt.: sunus, Lit.: sūnùs, Sans.: sūnus, Mn.Angl./Frs./Pld./A.Ger.: sunu "filo"; Ĝerm.: magu 'Sohn'
  • #5: seklu "jarcento"
  • #6: En quendu 'Elbenmann', ainu 'Heiliger', heru 'Herr, Meister', hanu 'Männchen, Mann'
  • #7: manu "viro", abu "mi", ebu "ci", ibu "li", su "si" Lingvo inventita de Markus Heupel

Nur malmultaj ne havas tian vokalan finaĵon. Sed la vortfarado povas kaŭzi, ke eĉ ili alprenas almenaŭ mal-neŭtran finaĵon por esprimi genron. Ekz.: kaw "bovo" > káwi "bovino".

Dum la aplikado de la vortfara sistemo povas okazi ŝanĝiĝo de la genro.

La genrodistingo ŝanĝiĝis dum la evoluo de la Kitaka lingvo.

Distingoj / únsuri

Bestoj kaj homoj / êlukori va gúmori

Se temas en la radiko pri vivaĵo distinganta seksojn (ekz. ĉevalo, hundo k.a.), la baza formo finiĝas je -o (Ĝi nur mencias la specon), la formo je -i estas ina kaj la formo je -u estas vira laŭ la sekso de la koncerna estaĵo (besto aŭ homo). La formo por ido estas farata per la sufikso -ok-, ekz.: ádvo "ĉevalo" > ádvoko "ĉevalido". Se necesas, ankaŭ ĉi tie eblas distingi laŭ la sekso, kiel antaŭe menciita.

Plantoj / zóltukori

Se temas pri plantoj, eblas distingi inter planto kaj ties frukto. Tio okazas laŭ kvar manieroj.

Personaj iloj