Tempindikiloj

El Kitakujo

Redakto de 14:58, 27. Maj 2011 de WikiSysop (Diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Tiaj sufiksoj ekzistas laŭ la guarania lingvo.

Nur estas du tiaj, nome:

sufikso senco etimo etimo-ekzemplo laŭvorte kitake senco
-kwe iama, eksa Gua.: -kue/-ngue che rembirekokue mia edzino-eksa múa śáti-kwe mia eks-edzino
-raŋ estonta Gua.: -rã che rembirekorã mia edzino-onta múa śáti-raŋ mia fianĉino

Ili sekvas post ĉiuj aliaj sufiksoj, ekz.: peóso-kwe "eksa hundo", Ému lagáśa sáwan peóson-kwe. "Li vizitis sian eksan hundon (nome sur tombejo)." Kaj ankaŭ gravas la pozicio en la frazo. Do jene: Ému lagáśa sáwan-kwe peóson. "Li vizitis eks-sian hundon".(iam sia hundo, nun de iu alia persono).

Krome ili estas kombineblaj por esprimi, ke iu intencaĵo ne okazis. [Laŭ "Guarani für Paraguay Wort für Wort", paĝo 24], ekz.: múa njásiraŋkwe "mia eksfianĉino" (LV: mia edzino-estonta-eksa) [Laŭ Gua.: che rembirekorãkue].

Similaj sufiksoj ekzistas en la Gronlanda lingvo, kie tiuj eĉ varias laŭ la nombro. Por "eksa" staras tie en singularo -koq kaj en pluralo -kut. Por "estonta" staras tie en singularo -ssaq kaj en pluralo -ssat. [Laŭ "Grönländisch Wort für Wort", paĝo 158]

Personaj iloj