Propra alfabeto

El Kitakujo

Redakto de 15:16, 27. Feb 2006 de Wikichefo (Diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Enkonduko / Enbrúŋeni

Atentu, ke la Kitaka ankaŭ havas propran skribon, jene teksteton en ĝi: Dosiero:Teksto kitaka.gif Latin-litere: Ka tu teképa natóka tla kitákan kélin? "Ĉu vi povas paroli la Kitakan lingvon?"

Elementoj / Élmori

La literoj konsistas el elementoj.

Dosiero:Litero A2.gif

La cirklo [ruĝa] ĉe la vokaloj nomiĝas róu "buŝo", kaj rondas kiel buŝo, se oni prononcas vokalon kiel o. La anguleto [verda] ĉe la vokaloj nomiĝas gáŋo "lango", ĉar la langa pozicio en la buŝo distingas la vokalojn.

Voĉa dentalo, de Dosiero:Litero D2.gif
Senvoĉa velaro, ka Dosiero:Litero K2.gif
Voĉa labialo kaj nazalo, em Dosiero:Litero M2.gif
Voĉa labialo-dentalo kaj frikativo, ve Dosiero:Litero V2.gif
Voĉa dentalo kaj glitalo, el Dosiero:Litero L2.gif
Senvoĉa afrikato kaj dentalo, ce Dosiero:Litero C2.gif

La horizontala strio [ruĝa] ĉe la konsonantoj nomiĝas álupu "lango", ĉar la formo kaj pozicio gravas por la distingo de la konsonantoj. La "oveto" [blua] ĉe la voĉaj konsonantoj nomiĝas ipóso "gorĝo", ĉar tie la gorĝo voĉigas la konsonanton. La angulaĵo maldekstre de la litero montras la konsonantan klason; ĉe labialoj rondas supre kiel la lipoj [malhel-verda]; ĉe dentaloj ĝi pintas kiel la dentoj [hel-verda]. La anguleto [viol-kolora] super la baza linio uzata ĉe velaroj nomiĝas kôgaju "palato", ĉar ĉe tiaj konsonantoj la lango alproksimiĝas al la palato. La nazo-simila angulaĵo [oranĝa] super la baza linio nomiĝas múju "nazo", ĉar la nazo helpas prononci tiajn konsonantojn. La streketo kun cirkleto [bruna] metita sur la maldekstran "distingilon" nomiĝas kvármi "diagonala trabo" kaj montras, ke la koncerna konsonanto estas frikativo. Glitaj konsonantoj ondigas la "langon" [ruĝa]. Afrikatoj havas sub la "lango" malgrandan "vosteton" [siringo-koloran].

Literaj nomoj / Bócari námiri

Personaj iloj