Kitakujo:Idearo

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi
Ĉi tie povas esti metataj proponoj pri la kitaka lingvo aŭ ĝiaj parencoj.


Enhavo

Proponoj

-gam-

Mi proponas, ke la radiko -gam- (en ekz. na-gama "veni") havu en la Gvodeka grupo kaj apudaj dialektoj la signifon "iri", kiel ĝia etimo en la Sanskrito. Krome malaperu tiam la radiko -gej-. Por "veni" estu tiam na-bej-gáma, laŭ slavaj modeloj, ekz. suprasorabe přińć (de hić). Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)


tl kaj dl

Mi proponas, ke la konsonanto tl fariĝu dialekte kaj en kelkaj parencaj lingvoj io alia, nome

  • t kaj d (en Ĝiga)
  • l kaj ĺ (en Njaka)
  • tVl kaj dVl (en dialektoj)
  • kl kaj gl (en dialektoj, laŭ litova kaj latva modeloj)
  • tr kaj dr (en dialektoj): Tiam estiĝu el la vorto Tlustulimu la formo Truśturu-mi, kie eĉ la genromorfemo ŝoviĝu antaŭ la etigan.

Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)

kv kaj gv

Mi proponas, ke la labiovelaroj kv kaj gv ŝanĝiĝu en iu lingvo al diversaj konsonantoj depende de la sekva vokalo. Ĉiu tiu ŝanĝo similas al la Greka lingvo. Krome la triopo k, p, t fariĝu kh, ph kaj th, por reteni la distingon.

  • t (antaŭ e kaj i)
  • p (antaŭ o kaj u)
  • k (antaŭ a)

Kore --WikiSysop 18:24, 23. Jan 2010 (UTC)

Vortoj el wikipedia:de:Yimas

Vorto áwŋo

Mi proponas, ke ni enmetu la vorton áwŋo (dialekte áŋo, õŋo) "ovo" el awŋ (awŋkul, awŋkwi) (Ei). Kore --WikiSysop 19:31, 23. Jan 2010 (UTC)

Vorto -júra

Mi proponas, ke ni enmetu krome la vorton -júra, sed kun alia senco, nome verba: "boji"; el yura (yurantrm, yuray) (Hund). Kore --WikiSysop 19:31, 23. Jan 2010 (UTC)

Vorto piámu

Mi proponas, ke ni enmetu la vorton piámu "sago" el la sama lingvo: piam (piampl, piampat) (Pfeil). Kore --WikiSysop 19:31, 23. Jan 2010 (UTC)

(+) Mi iomete korektetis. Kore --WikiSysop 00:20, 24. Jan 2010 (UTC)

Vorto trúkwo

Mi proponas, ke ni enmetu krome la vorton trúkwo "genuo" el trukwa (trukawl, trukut) (Knie). Kore --WikiSysop 19:31, 23. Jan 2010 (UTC)

Vorto umpnáwu

Mi proponas, ke ni enmetu krome la vorton umpnáwu (dialekte umpáwu, umpnáwŋu, umpnáŋu) "kubuto", sed iom ŝanĝita sone, el mpnawŋ (mpnawŋkul, mpnawŋkwi) (Ellenbogen). Kore --WikiSysop 19:31, 23. Jan 2010 (UTC)

(+) Mi pensas, ke umpáwu estas pli taŭga, tiel ke umpnáwu estu dialekta. Amike --WikiSysop 19:15, 30. Sep 2010 (UTC)

Vorto wáŋki

Mi proponas, ke ni enmetu la vorton wáŋki (dialekte wáŋgi) "transversa trabo" el waŋki (waŋk(i)l, waŋkia) (Querbalken) Kore --WikiSysop 00:20, 24. Jan 2010 (UTC)

Vorto -wárka

Mi proponas, ke ni kreu la vorton -wárka "konstrui" el la radiko wark (en wark-t-nti) Kore --WikiSysop 00:20, 24. Jan 2010 (UTC)

Vorto -waráca

Mi proponas, ke ni enmetu la vorton -waráca el la jena lingvo: wikipedia:de:Yimas. Ĝia senco estu "reveni". Krome el ĝi estiĝu prefikso vrac- "reen-", kiu iomete similas al la suprasoraba wróćo, sed tie estas memstara vorto. Kore --WikiSysop 18:34, 23. Jan 2010 (UTC)

Pliaj prefiksoj kaj sufiksoj

Mi jam cerbumis pri la forigo de la sufikso -ij- en landonomoj, ĉar ĝi tro similas al la neoficiala -i- en esperanto. Mi ja nun preferas -uj- en Esperanto. Krome la sufikso -ez- estu forigata, ĉar ĝi estas tro eŭropa.

Tial mi proponas la jenajn afiksojn:

Nova Traduko Kie Etimo
-uls- -uj- altkitakaj dialektoj Mongola: улс
-ies- -an- Finna mies "viro"
bo- -uj- malaltkitakaj dialektoj Secvana bo- en botswana
mo- -an- Secvana mo- en motswana

Ĉu vi havus plian ideon pri tio? Se jes, bonvolu noti ĉi tie. Amike --WikiSysop 14:56, 15. Jan 2011 (UTC)

Do tiam estus la jenaj vortoj por landoj kaj la loĝantoj:
Malsuprakitaka Suprakitaka Esperanto Komento
Borúso Rúsulso Rusujo
Morúsi, morúsu Rúsiesi, rúsiesu Rusino, ruso
Bocváno Cvánulso Bocvano
Mocváni, mocvánu Cvániesi, cvániesu Bocvananino, bocvanano
Amike --WikiSysop 18:59, 16. Jan 2011 (UTC)
Dosiero:Yes check.svg Farita Mi finfine aldonis la novajn afiksojn al Afiksoj/esperante kaj Afiksoj/kitake. Mi esperas, ke tio pli taŭgas ol la malnovaj afiksoj por ambaŭ sencoj. --WikiSysop 15:54, 26. Jan 2011 (UTC)

Tradukeblo por kompleksaj vortformoj

Saluton. Mi jam kelkfoje cerbumis kiel oni povus traduki la jenajn kompleksajn infinitivojn de la finna lingvo Kitaken:

  • puhuessani "dum mi parolas"
  • puhumatta "sen paroli"

Mi proponus la jenon:

Finna vorto Strukturo Senco Kitaka (norme) Strukturo Kitaka (Tokame) Strukturo
puhuessani paroli-LOK-mi dum mi parolas múde natókapi mia paroli-LOK natókapime

natókamepi

paroli-LOK-mi (finna skemo)

paroli-mi-LOK (hungara kaj tjurka skemo)

Por simile povi trakti "puhumatta" mankas aparta kazofinaĵo. Ĉu eble taŭgus la finaĵo -tlena, kiu adjektivigus la tuton? Tiam estus jene:

Finna vorto Strukturo Senco Kitaka Strukturo
puhumatta paroli-sen sen paroli natókatlèna paroli-sen-a

Amike --WikiSysop 21:20, 1. Feb 2011 (UTC)

Aldone mi proponas la jenon:
Finna vorto Strukturo Senco Kitaka (norme) Strukturo Kitaka (Tokame) Strukturo
puhuessani paroli-LOK-mi dum mi parolas múde tókenipi mia parolado-LOK tókenipime

tókenimepi

parolado-LOK-mi (finna skemo)

parolado-mi-LOK (hungara kaj tjurka skemo)

Do anstataŭ verba formo fakte estus la verba substantivo. Amike --WikiSysop 21:08, 28. Apr 2011 (UTC)
Por traduki puhumatta "sen paroli" ne plu necesus aparta formo en la suprakitaka dialektaro, ĉar jam ekzistas konverbo por tio. Ĝia finaĵo estas -guj. Ĉikaze do estus tókaguj. Tamen ĝi restas necesa por la ceteraj dialektogrupoj.
Same povas esti uzata konverbo por traduki puhuessani "dum mi parolas". Sed tio estas iomete pli malfacila, ĉar devus esti iel esprimata la persono. Do la uzebla finaĵo estas -met, tiel ke estiĝas la vorto tókamet (dum parolas/is/os/us), kiu por la persono ricevas la antaŭmetitan posesivon. Do kune estas múde tókamet. --WikiSysop 19:06, 24. Maj 2011 (UTC)
Personaj iloj