Helpo:Babel

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi
Dosiero:Wikibabel.png
Babela helpo
Tradukado
Helpaj paĝoj
Ilaro
Uzantokestoj

Projekto Babel ekis en Komunejo poste estis aplikata en Meta kaj fine etendiĝis al ĉiuj Vikimediaj projektoj.

Enhavo

Norma skemo

La projekto Babel provizas informojn pri lingvoscio de uzantoj. Uzuloj diponas pri ŝablonoj enmetendaj en sian uzulpaĝon. Ŝablonoj estas difinitaj laŭ lingvo kaj lingvonivelo. Uzuloj estas ordigitaj en kategorioj laŭ siaj anoncitaj lingvoscioj. Ĉiuj utilaj ŝablonoj estas ordigitaj en kategoriojn. Ĉi tiu helppaĝo listigas kaj priskribas ĉiujn uzitajn ŝablonojn kaj kategoriojn rilatajn al la projekto laŭ normigita skemo kiun sekvas ankaŭ la alilingvaj vikipedioj. Sekve ĉiuj tiuj ŝablonoj kaj kategorioj nepre enhavu ligilojn al siaj alilingvaj ekvivalentoj.

Ŝablonoj
aŭ paĝo
Kategorio Ordigaj ŝablonoj
  • {{Vikipediisto_xxx-y}}
  • {{Uzanto_xxx-y}}
  • {{Babel}}
Babelaj ŝablonoj (metaŝablonoj)
Uzantopaĝo
Listo

Listo provizas ligojn al [[Kategorio:Uzanto xxx]], [[Kategorio:Babelaj ŝablonoj/xxx]] kaj al Kitakujoj en multaj lingvoj.

Ŝablonoj por uzuloj

Uzuloj disponas pri diversaj ŝablonoj kiuj provizas informon pri siaj lingvoscioj

Ŝablono Ekzemplo Aspekto Komento
{{Vikipediisto_xxx-y}} {{Vikipediisto eo-3}}
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
elmontro de kapablo de unuopa lingvo

La kunekzisto de ambaŭ ŝablontipoj elvenas el historiaj kaŭzoj: ŝablonoj estis kreitaj kun ambaŭ nomoj. Por ne devi korekti centojn da paĝoj la sistemo evoluis akceptante ambaŭ sintaksojn.

{{Uzanto xxx-y}} {{Uzanto ru}}
ru
Для этого участника русский язык является родным.
{{Babel}} {{Babel|ja|eo-3|dsb-2}}
Kitakujo:Babel
ja
この利用者は 日本語母語 としています。
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
dsb
2
Serĉu uzulajn lingvojn
elmontro de kapablo de pluraj lingvoj (ĝis 70)

La ŝablono {{Babel}} funkcias surbaze de la ŝablonoj {{Vikipediisto_xxx-y}} kaj {{Uzanto_xxx-y}}. Sekve enmeto de parametro xxx-y en tiuj ŝablonoj rezultos en elmontro de la informskatoleto nur se unu el tiuj ŝablonoj jam ekzistas.

Parametroj

  • xxx-y reprezentas la uzeblajn parametrojn kie
    • xxx estas valida du- tri- aŭ plur-litera kodo de lingvo
    • y estas la lingvonivelo :
      • 0 ĝis 5
      • D=denaska
      • p=nurlega (pasiva)
      • * = ajna

Niveloj

  • D = denaska
  • 5 = profesia
  • 4 = spertega
  • 3 = sperta
  • 2 = meza
  • 1 = baza
  • 0 = tre malalta
  • p = nurlega
  • * = ajna

Por nivelo D la parametro povas esti forlasita :{{Vikipediisto_xxx}} rezultas same kiel {{Vikipediisto_xxx-D}}.

Ekzemplo por parametro * 
{{Vikipediisto dsb-*}} rezultas : 
dsb
*
Toś te wužywarje mógu w dolnoserbšćinje k toś tej wikipediji pśinosowaś.
Ĉi tiuj uzuloj povas kontribui en malsuprasoraba lingvo al ĉi tiu vikipedio.


Metaŝablonoj

Ĉiuj tiuj ŝablonoj estas kreitaj per metaŝablonoj kiuj donas al ili norman aspekton (sama koloro por sama nivelo, sama aranĝo, sama grandeco, ...)

Kreado de Kategorioj kaj ŝablonoj pri lingvo

xxx = estas du- aŭ tri-litera kodo de la lingvo laŭ ISO 639. Esceptokaze (por lingvoj kiuj ne havas kodon en ISO 639) povas esti pli longa kodo uzata en Kitakujo. Se vi volas krei ŝablonojn por nova lingvo konformiĝu al tio kio estas jam farita en alilingvaj vikipedioj (vidu lingvolistojn eo de, en kaj fr)

Se vi deziras krei ŝablonojn pri unu lingvo:

0. Iru al ĝia {{Babela ŝablonaro/xx}} kaj klaku ĉe via lingvo (vidu ekzemplon je Kitakujo:Babel/eo)
1. Kreu la "superan" kategorion [[Kategorio:Vikipediisto xxx]] (ligita al supera kategorio Kategorio:Uzantoj laŭ lingvoj),
2. Kreu la sep malsuperajn kategoriojn:
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-D]] (denaska)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-5]] (profesia)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-4]] (sperta)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-3]] (alta aŭ flua)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-2]] (bona)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-1]] (baza)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-p]] (sole leganto)
  • [[Kategorio:Uzanto xxx-0]] (malalta nivelo)

Ili estu ordigitaj per enmeto de la ŝablono {{BabelKategorio}} kun parametroj xxx kaj y ({{Babelkategorio|xxx|y}})

  • 3. Kreu naŭ ŝablonojn:
    • {{Ŝablono:Uzanto xxx-y}} kie y estos * D 5 4 3 2 1 p 0
      • D 5 4 3 2 1 p ligitaj al [[Kategorio:Uzanto xxx]] kaj al respektivaj kategorioj [[Kategorio:Uzanto xxx-y]]
      • * Uzenda en la kategoria paĝo mem kaj en la ŝablono {{Babela ŝablonaro}} neligita al kategorio
      • 0 Neligitan al [[Kategorio:Uzanto xxx]] sed al la [[Kategorio:Uzanto xxx-0]]

Jen la kodo por kreado de "Ŝablono:Uzanto xxx-y"

Bonvolu uzi la sekvan ŝablonon kie vi nur bezonas anstataŭi "xxx" per la literkodo kaj "???????" per la nomo de la koncerna lingvo, "y" per la nivelo (D=Denaska 4=sperta 3=alta 2=meza 1=baza p=leganto 0=malalta *=kategorio), kaj redakti la frazon en ĝusta koncerna lingvo.

Iu aparta ŝablono {{Uzanto_xxx-y}} estu do verkita laŭ jena sintakso

 {{Babel kadro y
 |literkodo=xxx
 |lingvo=<nomo de la lingvo>
 | teksto=<Ĉi tiu uzulo parolas> '''[[:Kategorio:Uzanto xxx|<nomo de la lingvo>]]''' 
 <je nivelo> '''[[:Kategorio:Uzanto xxx-y|<priskribo de la nivelo y>]]'''.|
 }}<noinclude>
 
 {{Babel-ligilaro|xxx}}
 [[Kategorio:Babelaj ŝablonoj/xxx|{{PAGENAME}}]]
 interlingvaj ligiloj
 </noinclude>
 

La teksto estu en la menciita lingvo.

Helpa ŝablono por ligi lingvajn nivelojn

La ŝablono {{Babel-ligilaro}} ebligas meti ligilon inter la ŝablonojn de la sama lingvo. Ĝi estu metata inter <noinclude> kaj </noinclude> tuj post la ŝablona kodo (vidu supre).

Ekzemplo:

{{Babel-ligilaro|eo}}

aperigas :


Tiam oni tuj povas vidi, kiuj ŝablonoj ekzistas por la koncerna lingvo.

Ordigo de babelaj ŝablonoj

Ĉiuj babelaj ŝablonoj estas ordigitaj en subkategorio Babelaj ŝablonoj/xxx de la kategorio Babelaj ŝablonoj.

En la kapo de tiuj subkategorioj estu enmetita {{Babela ŝablonaro}} kun sintakso {{Babela ŝablonaro|xxx}} kiu montras ĉiujn jam ekzistantajn ŝablonojn kaj ruĝajn ligojn al kreotaj por la lingvo xxx.

Ekzistas ankaŭ paĝoj Kitakujo:Babel/xxx en kiu estu ankaŭ la ŝablono {{Babela ŝablonaro}} kun sintakso {{Babela ŝablonaro|xxx}} kiu provizas la tutan aron de ekzemploj kaj ligiloj. En ĝi krome estu inter markiloj <noinclude> </noinclude> kategoriordiga kodo [[Kategorio:Babelaj ŝablonoj/xxx|{{PAGENAME}}]] kaj interlingvaj ligiloj.

Ordigo de uzuloj laŭ lingvoj

La uzulpaĝoj estas aŭtomate ordigitaj en la subkategoriojn Uzanto xxx-y kaj Uzanto xxx de la kategorio Uzantoj laŭ lingvoj laŭ kodo en la metaŝablonoj. Tia ordiga kodo sekve estu enmetenda en neniun alian lokon (nek la ŝablonon nek la uzulan paĝon).

En la subkategoriojn Uzanto xxx-y estu enmetita {{BabelKategorio}} (kaj eventuale {{Commonscat}} ) kun sintakso :

{{BabelKategorio|xxx|y}}
{{Commonscat|User xxx-y}}
interlingvaj ligiloj

Tiuj ŝablonoj provizas informon pri la kategorio (ke ĝi listigas uzulojn kiuj anoncis sian lingvokapablon de la lingvo xxx je nivelo y) kun elmontro de la ŝablono {{Uzanto_xxx-y}}, kaj ordigas la kategorion en la kategoriojn [[Kategorio:Uzanto xxx]] kaj Kategorio:Uzantoj laŭ lingvoj.
komunejo:Helpo:Babel

Personaj iloj