Alfabeto

El Kitakujo

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Latinida alfabeto / kilatinída bócolo

Ĝia latinida skribo konas diakritajn literojn, do la jenajn:

Kitake Esperante germane pole Ĉeĥe, slovake, sorabe, kroate, litove, latve
ć ĉ tsch cz/ć č
ś ŝ sch sz/ś š
ź (dź) ĵ (ĝ) - (dsch/ge) ż/zi/rz (dż) ž (dž)

Nur unu escepto kompare al Esperanto ekzistas:

w ŭ belorusa: ў RIM: Kiel en la angla, indonezia, keĉua k.a.

La tuta alfabeto / tla vísa bócolo

La Kitaka alfabeto havas 27 literojn kaj unu digrafon.

Majusklo HTMLkodo Minusklo HTMLkodo Kutima fonetika transliteracio Alternativa fonetika transliteracio Komento
A a [a] en dua tonemo: Â, â
B b [b] [p]
C c [ts]
Ć Ć ć ć []
D d [d]
E e [ɛ] en dua tonemo: Ê, ê
F f [f]
G g [g]
H h [h] aŭ [ç]1 1 antaŭ konsonanto
I i [i]
J j [j]
K k [k]
L l [l]
M m [m]
N n [n]
Ŋ Ŋ ŋ ŋ [ŋ] ankaŭ komence de silaboj
O o [ɔ] en dua tonemo: Ô, ô
P p [p]
R r [r]
Q q [kv] nur en internaciaj vortoj
S s [s]
Ś Ś ś ś [ʃ]
T t [t]
U u [u] en dua tonemo: Û, û
V v [v]
W w [w]
X x [ks]
Y y [ɨ]
Z z [z]
Ź Ź ź ź [ʒ]
RIM: La litero sur roza fono ekzistas nur en internaciaj vortoj; sur ora fono ekzistas krom tie ankaŭ en dialektoj kaj parencaj lingvoj kiel vokalo inter u kaj i; sur verda estas krome uzata por alia sono (variaĵo de k) en dialekto.

Por E-a ĝ estas uzata la kunmeto dź (v-u supre). Por E-a ĥ estas uzata duobla h, do hh (túla ha "duobla ho"). En sensupersignaj programoj povas esti uzata anstataŭa h, do ch (por ć), sh (por ś), zh (por ź). Krome ŋ anstataŭeblas per ng (Komparu kun germana, angla, svahila, vjetnama kaj indonezia ng!). Iu ĥaosiga mikso ne estu permesata. W ankaŭ aperas ekster diftongoj!

La litero ' (u'i) nur estas skribata ene de vortoj, se kunpuŝas vokaloj, ĉar ĝi nur staras antaŭ aŭ inter vokaloj. Ĝi sonas kiel la neskribata sono en la germana lingvo, kiu estas prononcata antaŭ komenca vokalo. ' ĉiam prononcatas, sed ne skribatas antaŭ komenca vokalo, ekz.: ábru ['abru] "plumo", acíno ['acino] "cedro". Meze en iu vorto ĝi ĉiam staras inter vokaloj, ekz.: hi'e "jen".

Digrafo

Majusklo HTMLkodo Minusklo HTMLkodo Kutima fonetika transliteracio Alternativa fonetika transliteracio Komento
Hh (HH) hh [x] atentu, ke ĝi ne povas esti [ç]

Sociolektaj aldonaĵoj / sociolektari gudájasori

Retrofleksoj / bek-bùjki-búnjori

Jen la plej granda aldonaĵo, konsistanta el: d¸, t¸, n¸, l¸, r¸, s¸. La postmetita signo ¸ markas ĉiujn retrofleksajn konsonantojn. Ili havas ekvivalentojn en kelkaj lingvoj: sveda, norvega, angla, ĉina, vjetnama, hindia, abĥaza kaj dravidaj. En la alfabeta ordo ili sekvu post la literoj, el kiuj ili estiĝis, sed s¸ post ś. Kaj la koncerna liternomo havu sekvan vokalon u, kiel ekz. d¸u. Retrofleksa r kiel en la Usona angla tre maloftas kaj ĉiam devas esti distingata de la normala variaĵo.

Jen ekz-oj:

altpát¸i okcidento
nát¸i nokto
pát¸i paso
t¸ápo radiko
d¸ága hela
mís¸a konfuza
na-r¸ája morti

En la sama radiko ne povas aperi du retrofleksoj kune.

Ili modelas jene:

Kit. Sv. #1 Nor. Angl. Ĉi. Vj. Hin.,

Beng.(#2)

Pŝt. #3 Abĥ. Kuĉ. #4 Vask. Bur.
rd (h) #5
rt tr (h) #6 (h)
rn #7
rl
rs sh [ʂ] ʂ sr (rs) [ş] s []
ʐ zr (rz) [z̧]
- dʐ dr [ḑʐ] 3̣̣̌
- zh [ţ̧ʂ], ch [ţ̧ʂh] tʂ (tʂ¸) tr [ţ̧ʂ] ts [][ţ̧ʂ] č̣ (č̣h)
r -r (h) #8
  • #1: En: bord; kort; barn; var så.
  • #2: La ekzemploj estas laŭ Kaud. 38, paĝo 18
  • #3: Laŭ Kaud.91, paĝo 17
  • #4: Laŭ la libro 'Studie zur Verbstammvariation im Navaho', de Heinz-Jürgen Pinnov: parencas kun Navaho
  • #5: Bng.: ḍakṭar 'Doktor, Arzt', ḍhila 'locker, lose'
  • #6: Bng.: hoṭel 'Hotel', ṭhik 'richtig'
  • #7: Bng.: proṇam 'Ehrerbietung'
  • #8: Bng.: baṛi 'Haus', daṛhi 'Bart'

Langoklaka sono / kàlju-vláća búnjo
Personaj iloj